Albana Esperanto-Asocio estas jure agnoskita laŭ decido nr 3503 dato 15/02/2013 de la Juĝejo de Tirana


Laborplano por tiri maksimumon el la lastaj monatoj



Download 5,14 Mb.
bet2/10
Sana10.09.2017
Hajmi5,14 Mb.
#21813
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10

Laborplano por tiri maksimumon el la lastaj monatoj


La estraro eniris la lastan jaron de sia mandato. Restas apenaŭ sep monatoj por solvi pendantajn problemojn kaj plenumi kiom eble la projektojn el la Strategia Plano de la Asocio. Por fari la necesan prioritatigon de laboroj, konforme al niaj modestaj laborfortoj kaj rimedoj, la estraro kreis novan, koncizan planon por sia lasta jaro, de julio 2015 ĝis julio 2016. Komitatanoj ricevis ĉi tiun planon antaŭ ĉ. monato; nun okaze de nia ‘jubilea’ kvindeka EKO-komuniko, ni dissendas ĝin pli vaste.

 La dokumento dediĉas po du liniojn al la kvar ĉefaj agadkampoj (konsciigo, kapabligo, komunumo, kunordigo), por ĉiu ĝi fiksas agad-fokusojn. Sekvas listigo de ok prioritataj taskoj (neniu kun pli ol trilinia priskribo). La cetero de la plano difinas la ĉefajn taskojn ene de tiuj prioritatoj, kune kun simpla temposkema tabelo por ĉiu prioritato, kiu indikas la laborojn laŭ tri tempoperiodoj: aŭgusto-decembro, januaro ĝis marto 2016 kaj aprilo ĝis julio. La tuta teksto okupas nur kvar paĝojn, do kuraĝu legi ĝin!  Ni aldonas alkroĉe la ilustritan version de la plano, kiu same estas videbla ĉe http://www.uea.org/teko/agado.  Laŭpete, eblas ricevi la senbildan version en formato Word. La dokumento formos bazon por nova planpropono por la periodo 2017-2020, kiun la nuna estraro heredigos al la nova, elektota en Nitra.


Avantaĝa aliĝo al la 101a Universala Kongreso en Nitra


Ni memorigas vin, ke la unua aliĝperiodo por Nitra finiĝos en la 31a de decembro 2015. Restas kvin semajnoj por fari vian decidon. Multlande, eblos aliĝi dum festoj de la Zamenhofa tago. Kaptu la okazon!

Se vi ne estas nuntempe membro de UEA, ni konsilas membriĝon same antaŭ la jarfino en minimume la kategorio MJ; via kongresaliĝa ŝparo plios ol la membriĝa kosto.  La loĝkostoj en Nitra estos moderaj, laŭ la normoj de multaj landoj kaj la sperto tra la lastaj UKoj. La kongreso ja okazos en universitata konstruaĵaro, do multaj restadebloj troviĝas en apudaj studentaj hejmoj, aldone al hoteloj de ĉiu kategorio.



Maja Tisljar <maja.tisljar@gmail.com>
LINGVO.INFO INTER LA PLEJ BONAJ GERMANLINGVAJ RETEJOJ

Lingvo.info, lanĉita pasintjare, estas multlingva retejo celanta al informado pri eŭropaj lingvoj. Ĝi estas disponebla en 21 lingvoj, interalie en Esperanto. La projekto estis subvenciata de la Eŭropa Komisiono ekde decembro 2012. La retejon kreis teamo konsistanta el naŭ partneroj kaj gvidata de Eŭropa Esperanto-Unio. En Germanio ĝi estas nomumita por iĝi “retejo de la jaro 2015” en la kategorio edukado kaj kariero. Vi povas helpi al la projekto kaj EEU voĉdonante ĉe: http://websitedesjahres.de/lingvoinfo/



Nia edukado kaj propagando
  • GAJNIS la nomo ESPERANTO - en la voĉdonado

La pola ŝtata fervoj-entrepreno akceptis la trajno-nomon ESPERANTO! En la fino de la voĉdonado, anoncita semajnon antaŭe, la nomo Esperanto havis 3940 voĉojn, la nomo Narew 2509 voĉojn, Bojary 200 voĉojn.

La interurba rapidtrajno "IC Esperanto" funkcios ekde decembro, kaj denove aŭdeblos la nomo Esperanto en polaj stacidomoj. (Pli frue jam funkciis trajno kun la sama nomo inter Białystok kaj Warszawa, sed ĝi estis nuligita en junio 2013, ĉar uzis ĝin nesufiĉe multaj pasaĝeroj.)



KORAN DANKON AL ĈIUJ VOĈDONINTOJ EN LA TUTA MONDO!

Via voĉdono multe helpis en la diskonigo de Esperanto en la pola ekstermovada medio. Sen via helpo la sukceso ne estus atingita!

En https://www.facebook.com/PKP.Intercity?ref=stream estas publikigitaj la akceptitaj nomoj de ĉiuj 10 trajnoj, por kiuj fejsbukanoj voĉdonis:

1. Warszawa – Białystok --> Esperanto 
2. Warszawa – Olsztyn --> Kortowo
3. Warszawa – Łódź --> Uszatek 
4. Warszawa – Łódź --> Deyna
5. Gdynia – Wrocław --> Bursztyn
6. Gdynia – Wrocław --> Błyskawica
7. Katowice – Poznań --> Koziołki
8. Warszawa – Bydgoszcz --> Łuczniczka
9. Warszawa – Bydgoszcz --> Kujawiak
10. Warszawa – Lublin --> Bystrzyca

Sinceran dankon al ĉiuj kunlaborintoj, voĉdonintoj!



Szilvási László 


  • Esperanto en bildoj

https://scontent-fra3-1.xx.fbcdn.net/hphotos-xpa1/v/t1.0-9/12118958_10207799264728985_2567204924801616635_n.jpg?oh=b82146590a1c9cf0661675d303b5f8d4&oe=56c61e37

https://scontent-mxp1-1.xx.fbcdn.net/hphotos-xft1/v/t1.0-9/12003320_984768211576072_2815844945370155586_n.jpg?oh=1905b0e3e45a55cae5f1279b1a8d86b7&oe=56903510

brazilianet per esperanton.jpg

https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif

https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif

https://scontent-mxp1-1.xx.fbcdn.net/hphotos-xlp1/v/t1.0-9/12106723_431402200381774_7403153660557305394_n.jpg?oh=69c29d887091da193d17161b72da61bf&oe=56d14a22

Krucvortenigmo

Krucvortenigmo de Marian Zdanowski, bv klaki sur:

http://www.emavideo.pl/kve/

El niaj leteroj


  • Karaj samideanoj,

Ni skribas al vi kiel nova grupo de Esperantistoj en la malgranda urbo Parthenay en la okcidenta parto de Francio. Krom kursoj jam organizataj, unu el niaj venontaj iniciatoj por konigi al la lokala popolo la Internacian lingvon okazos post kelkaj semajnoj: Estos ekspozicio kaj diversaj eventoj organizotaj en la biblioteko de nia urbo kie la bibliotekestraro al ni libere disponigos spacon dum pluraj tagoj en Marto.


Tiuokaze plaĉus al ni montri inter aliaj objektoj temantaj pri Esperanto multajn poŝtkartojn skribitaj kaj senditaj de kluboj kaj diversaj organizaĵoj (lokalaj kaj naciaj ), kiuj mallonge nur en kelkaj vortoj, gratulas kaj dankas (en E-o kaj en via nacia lingvo) la bibliotekestraron pri tiu evento.
Tiuj poŝtkartoj estos sendotaj al la bibliotekestraro kiel donacetoj alvenantaj de la tuta mondo (almenaŭ de multaj landoj) kaj estos ekspoziciigotaj kun aliaj objektoj kiel afiŝoj libroj, atestaĵoj, ktp.
Tiuj poŝkartoj devos esti senditaj antaŭ la 15a de Februaro.
Se vi volas partopreni en tiu evento, b.v adresi poŝtkarton al :
Mme la Directrice

Bibliotheque Communautaire

6 place Georges Picard

79200 PARTHENAY

Francio
Ni kore dankas vin pro via helpo,

Gilles Delorme-Guillon 
La Esperanto Klubo de Parthenay

https://ssl.gstatic.com/ui/v1/icons/mail/images/cleardot.gif

  • Françoise NOIREAU







https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif

https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif




Ah, bonege, mi tute bone vidas vian gazeton kun la bildoj!

Estas multfaceta, bunta revuo taûga por ĉies gustoj kaj moderna!

Mi tralegis ĝin nur en 1 horo ĉar atendas min multe da taskoj kaj ankaû rendevuo.

Dankon pro la mencio de nia projekto, mi do plusendas vian revuon al Daniel, pri kio temas.

Dankeme,

https://ssl.gstatic.com/ui/v1/icons/mail/images/cleardot.gif

- Ne dankinde kara, feliĉan tagopasigon, amike la redaktoro




  • Saluton

Mia nomo estas Yamilé. Mi eklernis E-o en Septembro kaj mi deziras korespondi kun vi. Mi ne parolas bone. Mi parolas tre bone Inglés

Ne forgesu transdoni mia salutojn al xciuj niaj amikinoj.



https://ssl.gstatic.com/ui/v1/icons/mail/profile_mask2.png

- Kara, vian mesaĝon ni publikigos sur nia Bulteno, dankon, Bardhyl




  • Martin Schäffer 

Estimata, 

mi ne scias kiu estas la estro de la albana grupo. Koffi momente en ĉiuj listoj distrumpetas la kongreson. Li ŝtelis la "6-a" de la Kongreso en Burundo. Ĉiuj provoj konvinki lin, ke ne estas taŭge ŝteli la sinsekvon de la kongreso en Burundo bedaŭrinde ne donis fruktojn. 

Mi komentos en la listo. Eventuale estas taŭge estonte ne plu akcepti aferojn de Koffi. 

Amike salutas

Martin Schäffer


  • Bardhyl,

 

Vi estas sur malbona vojo, subtenante Gbeglo Koffi-n en lia klopodado gheni la preparojn de la sesa Afrika Kongreso en Rumonge, Burundo, en somero de 2016.

 

Kiel vi povus scii, se vi legas la multajn komentojn de interalie Stefan MacGill al la propagando de Koffi, ke oni deziras sukceson al kongreso organizita de li, sed ne kun nomo, kiu jam antau 2½ jaroj



estis decidita dum la kvina Afrika Kongreso de Esperanto, sub auspicio de UEA.

La agado de Koffi rezultas el kolero kaj frustrigho, char antau dek du jaroj li estis flankenshovita de la tiama estraro de UEA.

Tiu atako pri nomo kiun li faradas, estas tute senutila kaj malbonintenca.

Ne subtenu lin, mi petas.

 

Johan Derks



 

  • Respondo

Kara, fakte mi ne komprenis tiajn ludojn, mi nur respondis bondezirante...sed mia parolo nenian gravecon havas en nia tutmonda movado...Mi ne sponsoras nek ebligas la okaziĝon de tiu kongreso. Mi nur ĝojas ke afrikanoj nuntempe marŝas sur propraj piedoj kaj scipovas Esperanton. Vi, spertinte longajn jarojn en Afriko, pli bone konas la situacion. Ankoraŭ dankon, amike Bardhyl




  • Yevgeniya Amis




https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif




https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif

https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif

Karaj amikoj, 


Koran dankon, kaj plian elkoran dankon pro via bulteno! Ĝi estas tre informriĉa! Mi ĝojis trovi eĉ la bildon pri la Novjorka kurso (el la UK-prezentaĵo, kiun mi preparis!)
Amike,

Ĵenja


https://ssl.gstatic.com/ui/v1/icons/mail/images/cleardot.gif









https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif




https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif
https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif


https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif




  • Kara amiko,

Mi pardonpetas vin pro mia longa silento. Mi estis en Kubo dum preskau du monatoj sen facilaj komunikadoj. Nun mi revenas en Hispanio kaj povas repreni la kontakton kun vi. Mi esperas ke vi fartu bone kaj ke vi ĝoju de via vivo.

Kore


Pedro





  • Karaj kolegoj el la LA-oj de UEA,

Ni ŝatus dividi kun vi la novan numero de La Riverego, la revuo de Esperanto-Societo Kebekia (ESK). Multaj aferoj okazis ĉe ESK en la pasintaj kelkaj monatoj: plej grava estas la rekandidatiĝo de Montrealo por la UK-2019! En septembro kaj oktobro ni havis du intervjuojn kun la Unua Kanalo de la Kanada Radio, ambaŭ en tre bona tempo de la tago, kaj ili tre bone prezentis Esperanton. Pri tio kaj mil aliaj aferoj (ekzemple, la UK en Lillo, la novaj celoj por daŭripova evoluigo de UN, pri ESF, pri lastaj E-eventoj en Kanado) vi povos legi en tiu ĉi numero de La Riverego! Atendas vin ankaŭ du literaturaj verkoj: la daŭrigo de la originala romano La Idoj de la Suno kaj la antikva rakonto el Ĉinio.

La materialoj el La Riverego estas republikigeblaj (kun la mencio de la fonto) kaj, kompreneble, vi rajtas dividi nian revuon kun viaj amikoj: http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego220-221.pdf. Agrablan legadon! 

 Amike,

Ĵenja Amis, la redaktoro



  • Ronald Glossop 








Partoprenantoj en ĉi tiu projekto,

  Unu libreto kiun Infanoj ĉirkaŭ la Mondo produktas por infanoj havas la titolon LA BELA PLANEDO.  Oni povas vidi la tekston kaj bildojn ĉe nia retejo .   Per uzo de ĉi tiu libreto, la infanoj samtempe povus lerni pri la Tero kaj Esperantaj vortoj.

  Ronald GLOSSOP, Direktoro, Infanoj ĉirkaŭ la Mondo

Belega laboro, Fransoazo. Mi dankas pro la bildstrio sendita antaŭe. Mia filino ŝategis ĝin. 


Skajpi ni povas nur dum la semajnfino pro la taskoj tagaj kaj la diferenco de tempo-zonoj,  kiuj ne permesas nin babili alitage.

Dankon kaj gratulon al vi ĉiuj. Brakumu la infanojn mianome kaj de miaj knabinoj.

Reago

Elkoran dankon kaj ankoraŭ gratulojn, la investo por la edukiĝo de infanoj estas la plej profitema por la socio. Amike Bardhyl



c:\users\bardhyl\libra e revista deri 6 korrik 2015\downloads\12067884_429373887270839_2097916687_n.jpg

  • Karaj Gekolegoj,

Jen mallonga raporto pri Torpedo 10 okazinta inter 29.09-05.10.2015.

La dekan fojon okazis la Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia (mallonge: TORPEDo) en Herzberg am Harz, organizita de la Esperanto-Centro (Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo) kaj AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj), gvidita de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy.

La ĉefa celo estis instrukapabligo: lertigi instruemulojn kaj ekipi ilin per scio pri taŭgaj instrumetodoj, didaktikaj konsiloj, instrumaterialoj, helpiloj, ludoj, ktp. por efika instruado de Esperanto ĉu en lernejoj aŭ movadaj kursoj, ĉu en klubkunvenoj. La faka programo realiĝis en metieja laborformo por individua aŭ et-grupa taskosolvado, diskutado, spertinterŝanĝo. La trejnadon helpis la rekta atingo de fakliteraturo, trarigardeblo de lernolibroj kaj praktika uzado de instruhelpiloj en la biblioteko de la Esperanto-Centro.

La internacia partoprenantaro ĝuis ankaŭ la libertempajn aktivaĵojn, renkontiĝon kun Esperanto-klubanoj en Herzberg, vizitojn al historiaj urboj, vidindaĵoj en la regiono kaj ekskursojn en la Harz-montaro. 

Por informoj pri trejneblo kaj datoj de trejnsesioj en 2016 bv. kontakti nin per http://esperanto-urbo.de

https://ssl.gstatic.com/ui/v1/icons/mail/images/cleardot.gif

Informaĵoj

https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif

  • Abonu la revuon Balkana Verda Stelohttps://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif

La abonantaro de revuo Balkana Verda Stelo kreskas, kvankam malrapide. Mi decidis, ke ĝi estu papera revuo.

Ĉar, male al retprezentaĵoj, presitaj tekstoj povas rekonatii kiel parto de Esperanta kulturo.


Ili estas palpeblaj, alireblaj sen teknikaĵoj kaj ĉiam citeblaj.

Tamen vi povas vidi tekston en la reto, kvankam ne laŭvortan. Per klako vi ricevos misliterumitan tekston de la septembra numero.

BVS funkcias kiel translanda revuo por sudorienta Eŭropo, celas krei kontaktojn kaj reciprokan informadon inter individuaj esperantistoj, kluboj kaj landaj asocioj.

Esperanto ja estas pli ol lingvo, nome movado, kiu servas kiel ekzercejo kaj modelo por praktiki internacian komprenon inter popoloj.

Bonvolu ne atendi de mi kiel - provizore - sola redaktanto, ke mi jam nun trovis la idealan redakcian formulon por tiu celo.

Tio dependas ankaŭ de kontribuoj de kluboj kaj individuoj.

 

Pri la sekvantaj numeroj mi havas kelkajn aldonajn ideojn.



1.       Esperanto ne facile enprenas novajn vortojn por gentaj objektoj kaj kulturaĵoj, kiuj ne estas konataj en okcidenta Eŭropo. Ekzemple opanak, tradicia ŝuo en sudorienta eŭropo, ne estas esperanta vorto, sed eble ĝi devus esti tio (opanko). Se vi konas similajn vortojn por aferoj en via regiono, bonvolu raporti ilin, prefere kun bildo kaj propono pri taŭga esperantigo.

2.       La gravulojn de la esperanto-movado ni jam sufiĉe konas, ankaŭ tiujn en nia lando. La revuo estas interesita en intervjuoj kun personoj, kiuj aktivas por civilaj aŭ homaj rajtoj en via lando (por virinoj, rifuĝantoj, gejoj, esperantistoj, bestoj, malaperintoj, infanoj, romaoj, azilpetantoj, edukado pri seksrilatoj, libereco de esprimo ktp). Ili ne necese estu esperantistoj. Se vi aŭdis pri iu tia persono, kiu interesas vin, bonvolu mencii lin/ŝin al mi, prefere kun telefonnumero aŭ retpoŝtadreso.

Memoru, ke la abonkotizo estas 16 eŭroj, sed malpli, se vi abonas por pli da jaroj samtempe (petu rabaton de mi). Tiu relative alta prezo estas necesa pro la internaciaj sendokostoj.

Se vi havas konton ĉe UEA, vi sendu mesaĝon al financoj@co.uea.org, petante transkontigi 16 eŭrojn al la konto kun kodo bvst-n. Se ne, vi pagu al UEA (viduhttp://uea.org/alighoj/pagmanieroj) kun mencio de bvst-n kaj informo al mi pri via adreso). Serboj pagas al RS35275001102499458448 je la nomo de Johannes Derks.

 Noto: Se iu el vi tedighas de miaj mesaghoj, bonvolu reskribi kaj mi forigos vin el mia adresaro. 

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10




Ma'lumotlar bazasi mualliflik huquqi bilan himoyalangan ©hozir.org 2024
ma'muriyatiga murojaat qiling

kiriting | ro'yxatdan o'tish
    Bosh sahifa
юртда тантана
Боғда битган
Бугун юртда
Эшитганлар жилманглар
Эшитмадим деманглар
битган бодомлар
Yangiariq tumani
qitish marakazi
Raqamli texnologiyalar
ilishida muhokamadan
tasdiqqa tavsiya
tavsiya etilgan
iqtisodiyot kafedrasi
steiermarkischen landesregierung
asarlaringizni yuboring
o'zingizning asarlaringizni
Iltimos faqat
faqat o'zingizning
steierm rkischen
landesregierung fachabteilung
rkischen landesregierung
hamshira loyihasi
loyihasi mavsum
faolyatining oqibatlari
asosiy adabiyotlar
fakulteti ahborot
ahborot havfsizligi
havfsizligi kafedrasi
fanidan bo’yicha
fakulteti iqtisodiyot
boshqaruv fakulteti
chiqarishda boshqaruv
ishlab chiqarishda
iqtisodiyot fakultet
multiservis tarmoqlari
fanidan asosiy
Uzbek fanidan
mavzulari potok
asosidagi multiservis
'aliyyil a'ziym
billahil 'aliyyil
illaa billahil
quvvata illaa
falah' deganida
Kompyuter savodxonligi
bo’yicha mustaqil
'alal falah'
Hayya 'alal
'alas soloh
Hayya 'alas
mavsum boyicha


yuklab olish