Albana Esperanto-Asocio estas jure agnoskita laŭ decido nr 3503 dato 15/02/2013 de la Juĝejo de Tirana



Download 5,14 Mb.
bet7/10
Sana10.09.2017
Hajmi5,14 Mb.
#21813
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10


4. George Soros: Nun Ukrainio, poste EU
5. De Cecil Rhodes ĝis George Soros
6. Grekio: Kio ajn okazis al la Regiona Evoluiga Fondaĵo de EU?
7. Grekio: Ĉu troja ĉevalo?
10. Migrantoj invadas EU - do ni bombu Sirion
12. Perceptoj pri la Irako de Saddam

3. George Soros: Nun Ukrainio, poste EU


Intertempe, la problemoj en Ukrainio daŭras, kaj intertempe surfaciĝis tri dokumentoj en la retejo de ukrainia haktivista [kodrompista aktivista] grupo CyberBerkt, kiu, se ĝi estas aŭtenta, ĵetas pluan lumon sur la enplektiĝon de financisto George Soros. Tiuj dokumentoj estas priskribitaj kaj ligitaj en kontribuo de 2015-06-01, 'George Soros: Wanna Buy Ukraine, No Price Matters' [George Soros: Volas aĉeti Ukrainion, ne gravas la prezo] (
http://cyber-berkut.org/en/). La dokumentoj estas: 'Soros Fund Strategy for New Ukraine' [Strategio por Ukrainio de Soros-Fondaĵo](http://cyber-berkut.org/docs/Soros_Ukraine_March_non-paper _2015_v14.pdf), 'Military Aid for Kiev Document' [Dokumento pri Milita Helpo por Kiev](http://cyber-berkut.org/docs/ukraine_letter_to_potus_draft.pdf) kaj 'Soros's Letter to Poroshenko' [Letero de Soros al Poroŝenko] (http://cyber-berkut.org/docs/Poroshenko,_Petro_and_Yatsenyuk,_Arseniy_23DEC14.pdf). La retpaĝo elmontras ankaŭ paĝon de raporto de la Ukraina Eksterland-Politika Esplor-Instituto, en kiu oni listigas George Soros kiel numeron 7 en listo de la plej altaj dek lobiistoj en Ukrainio. Mi ne trovis ajnan neon de George Soros, kaj la ĝenerala enhavo ŝajnas kredebla, en la scio de la konataj ligoj de George Soros kun Ukrainio. Tiujn priskribas raporto de Russia Today [Rusio Hodiaŭ], "'Self-appointed advocate of new Ukraine': Soros emails leaked by anti-Kiev hackers" ['Mem enoficigita konsilisto de nova Ukrainio': Retleteroj de Soros likitaj de kontraŭ-kievaj hakistoj] la unuan de junio (http://www.rt.com/news/264037-soros-ukraine-poroshenko-leak/).
Apenaŭ kredeble, en la Sekurec-Konferenco de Munkeno por 2015, George Soros laŭraporte diris, "Ukrainio estas tio, kio devus esti la Eŭropa Unio - partoprena demokratio. Bedaŭrinde, estas bone tenata sekreto. Ĝi estas sekreto, ĉar ĝi ankoraŭ produktis ajnajn pozitivajn rezultojn" (
http://sputniknews.com/politics/20150207/1017927887.html).
George Soros estas la fondinto de la 'Open Society Foundations' [Fondaĵoj por Malferma Socio] (
http://www.georgesoros.com/). La filmeto en lia retejo klarigas pri 'Open Society', kontraste kun la fermitaj socioj de Faŝismo kaj Komunismo. Do kian rilaton tio havas al Orienta Eŭropo post la kolapso de Komunismo en 1991? Nun ni scias: estas por transformi EU en alian Ukrainion. Supozeble li volas fari same ankaŭ en aliaj partoj de la mondo, kie li havas Fondaĵojn 'Malferma Socio'.
Unu ĵurnalisto kiu prenas la dokumentojn kiel aŭtentaj estas William Engdahl, kiu priskribis la tutan aferon sub titolo 'An American Oligarch's Dirty Tale of Corruption' [La Fia Rakonto de Usona Oligarko] (
http://journal-neo.org/2015/06/12/an-american-oligarch-s-dirty-tale-of-corruption/). Al mi tio havas eĥojn de la aktivecoj de imperiisto Cecil Rhodes en Suda Afriko, subtenataj de la tiutempa Lordo Rothschild, kiu havis interesojn en la diamantaj minejoj, kaj havis planojn por monda financa hegemonio, kaj kiu uzis Esperanto-subtenanton W T Stead kiel 'uzaton' por varbi por sia sekreta societo. Laŭ Engdahl ankaŭ Soros havas interesojn en Afriko. Engdahl priskribas, kiel Soros subtenis eksan dungiton sian de Open Society, certigante ŝian elektiĝon kiel prezidanto de Liberio. "Jam en ofico", skribis Engdahl, "Prezidento Sirleaf malfermis la pordojn por ke Soros transprenu grandajn riĉaĵojn de oro kaj bazmetaloj kune kun sia partnero, Nathaniel Rothschild".

4. De Cecil ĝis Soros


Mi hazarde trovis foton de George Soros ĉe seminario titolita 'De Zamenhof ĝis Soros', okazigita en 2010 ĉe la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio. George Soros alvenis por ricevi ekzempleron de anglalingva traduko de libro de lia patro, Tivador Schwartz, en kiu li priskribas siajn spertojn dum la Unua Mond-Milito. En la foto, George Soros videblas, parolanta kun la tradukinto, profesoro Hmphrey Tonkin, antaŭa Prezidanto de la Universitato de Hartford (
http://ĝirafo.blogspot.co.uk/2010/12/zamenhof-symposium-at-un-george-soros.html). Tonkin jam antaŭe tradkis pli faman libron de Tivador Schwarz, 'Maskerado ĉirkaŭ la Morto', kiu priskribas kiel la familio eskapis la Holokaŭston (http://www.amazon.co.uk/Masquerade-Incredible-George-Outsmarted-Gestapo/dp/1611450241/). Mi fariĝis scivolema kiam aperis 'Masquerade' en 2001. La tradukon laŭdegis kun abundaj superlativoj profesoro John Wells ĉe La Londona Esperanto-Klubo. John Wells tiam diris al ni, ke Hmphrey Tonkin petas al homoj ne provi kontakti George Soros, ĉar li ne plu subtenas Esperanton. George Soros estis vidata en Esperanaj junularaj kunvenoj mallonge antaŭ mia tempo en la movado. En dek-minuta parolado ĉe la seminario, George Soros diris, ke post kiam li forlasis Budapeŝton kiel 17-jaraĝulo por serĉi sian fortunon en Anglio en 1947, "unu el la unuaj aferoj kiujn mi faris estis elserĉi la Esperanto-Societon en Londono" kiel amikecan rifuĝejon. Li diris, ke li trovis Esperanton utila (http://cityroom.blogs.nytimes.com/2010/12/16/how-do-you-say-billionaire-in-esperanto/). Tio estis 21 jarojn antaŭ ol mi faris la saman aferon, translokiĝinte de la nordo de Anglio. Mi neniam renkontis George Soros, sed mi jam konis kaj Humphrey Tonkin kaj John Wells. Mi miregus, se mi povintus enrigardi kristalglobon, kaj vidi kiel la sama John Wells min denuncos en la printempo de 2006 per amaso da mensogoj kaj implicaj akuzoj.
En la somero de 2006 mi sidis en restoracio kun Humphrey Tonkin en Florenco, kaj ni kviete babilis pri miaj esploroj pri la Esperanto-movado en Britio. Li sonis interesata, kaj mi konsentis sendi al li miajn raportojn. La postan jaron, en Jokohamo, mi renkontis lin surstrate, kaj demandis, ĉu li ricevis miajn raportojn, kaj kion li opinias pri ili. Li estis evitema. Mi provis klarigi, ke ili estas gravaj, sed li ankoraŭ estis evitema. Do mi diris, ke mi suspektas 'Militan Inteligenton' - esprimo ĝenerale uzata en NATO-landoj por signifi 'Militan Spionservon', kaj kiun mi tiutempe ankoraŭ uzis, ĝis mi konstatis, ke por rusoj la esprimo havas nenian sencon. Li alprenis troigitan tonon de nekredindemo, dirante, "Milita Inteligento?! - MILITA INTELIGENTO?! - MILITA INTELIGENTO??!!". "Vi parolu al Robert Phillipson", li diris. Profesoro Robert Phillipson estis la aŭtoro de libro 'Linguistic Imperialism' [Lingva Imperiismo], kiu aperis en 1992, en kiu li raportis pri dokumentoj de British Council, kiujn oni rajtigis al li vidi antaŭ ol ili estis dispecigitaj (
https://en.wikipedia.org/wiki/Linguistic_imperialism). En tiu li malkaŝis pri konfidencaj kunvenoj inter British Council kaj la usona NSA en Oksfordo kaj Kembriĝo ĉirkaŭ 1960 pri efektivigo de hegemonio de la angla lingvo mondskale. Mi respondis al Humphrey Tonkin, ke mi jam faris ĝuste tion, la antaŭan semajnon, kaj ke li prenis min serioze. Tonkin respondis, ke li estis nur ĝentila. Malvero. Mi jam demandis al profesoro Phillipson, ĉu li opinias, ke British Council povus esti malantaŭ la subfosado de la Esperanto-movado. Li respondis, ke li opinias, ke British Council estas tro "wishy-washy" [senkaraktera] por fari ion tian. Do mi sugestis, ke se ne estis British Council, ĉu povus esti, ke British Concil mem estis penetrita de MI6, kaj ke povus esti MI6. "A, tio estas ebleco", li respondis. Ŝajnas al mi, ke Humphrey Tonkin iel aŭdis pri tiu konversacio, kaj provis minimumigi la damaĝon. Tiam, en tiu publika placo en Jokohamo, Tonkin kliniĝis antaŭen, kaj, kun sia buŝo apude al mia orelo, diris "Mi ne scias kial, sed vi montras ĉiujn signojn de paranojo". Mi respondis, "Vi kiel profesoro havas respondecon rigardi la faktojn antaŭ ol verdikti". Tuj li ĵetis sin antaŭen, vaste svingante siajn manojn en tondila maniero, kaj kriis en mian vizaĝon, "NE, MI NE AKCEPTAS TION!". Fulmorapide trairis mian menson tri pensoj. Tiu ulo pintis la kampanjon por faligi profesoron Ivo Lapenna el la prezidanteco de Universala Esperanto-Asocio en 1974, kaj tiam mem transprenis la prezidantecon. Kiel mi povus esti pretervidinta tiom evententan fakton? Mi tuj komprenis, kiel devintus senti sin Lapenna. La maniero de Tonkin kaj la vortumo intime kongruis kun tiuj de John Wells kontraŭ min, kvankam Tonkin estis pli agresema; estis kvazaŭ la du ĉeestis la saman kolegion de paranojo ĉe la Universitato de Kembriĝo, kie ili kune estis studentoj ĉirkaŭ 1960. Ili ambaŭ estis lumuloj de la fama studenta Esperanto-societo ĉe la universitato. Mi ĉirkaŭrulis miajn okulojn por vidi la reagojn de la japanaj preterpasantoj, sed estas kvazaŭ neniu rimarkis. Tio estus en Usono malĝentila, en Britio tre malĝentila, kaj nekredeble malĝentila en Japanio - kaj tiu ulo estas supozata esti Esperantisto, kiu subtenas pacon kaj mondan harmonion?! Sen diri ion, mi turnis min for kaj forpromenis, meditante pri la incidento. Mi ne scias kial, sed li montris ĉiujn signojn de sociopatio.

5. Grekio: Kio ajn okazis al la Regiona Evoluiga Fondaĵo de EU?

Mallonge post kiam ni translokiĝis al Halifax, mi ĉirkaŭvagis en la urbocentro de la apuda urbo Bradford, atendante vagonaron. Apude estis bela ĝardeno, kun ŝildo kiu fiere anoncis la helpon de la Regiona Evoluiga Fondaĵo de EU. Tio okazis en la tempo en kiu kolapsas la greka ekonomio, dum la bankistoj de EU insistas surtreti Grekion en la grundon. Mi supozis, ke la celo de la Regiona Evoluiga Fondaĵo de EU estis por samniveligi ĉiujn regionojn, por ebligi senĝenan konkursadon tra EU. Kiel povus funkcii la eŭro se tiu problemo ne estus unue ordigita? Kompreneble, ĝi ne povus, kaj la bankistoj kiuj estis malantaŭ tio certe plene konsciis pri tio. Ĉu do la celo de la Regiona Evoluiga Fondaĵo de EU estis nur por provizi belajn ĝardenojn en regionoj de EU kiuj aspektis iomete neglektataj? Tiel ŝajnas esti. Tio nomiĝas 'fenestro-aranĝado' - igi la aferon aspekti, kvazaŭ ili faras ion, dum ili tute ne provas aliri la veran problemon.

Kio do estas la vera celo? La tagon antaŭ ol Ian Crane paroladis al la grupo Keep Talking okaze de la deka datreveno de 7-7, li intervjuis ekonomiiston kaj aŭtoron William Engdahl pri la greka tragedio, en sia retradia serio 'Humanity versus Insanity' [Humaneco kontraŭ Frenezeco], serio 1, epizodo 44 (https://www.youtube.com/watch?v=Rk3o5XY8if8). Pri la ĝenerala plano por EU, William Engdahl asertis (post 36:12 minutoj): "La oligarkoj en EU: ilia miriga laborplano estas meti la Eŭropan Union en la Malluman Epokon, kiel ni havis en la Mezepoko, kiam oni havis inkviziciojn kiuj procesas kontraŭ homojn pro vero-krimoj, kiam oni havis ekonomian severecon hodiaŭ neimageblan, kaj estas 1984 kun steroidoj. Kaj tiu estas ilia laborplano. Ĝuste tion ili faras en Ukrainio, tion ili faras en Grekio, kaj mi persone opinias, ke estas pli bona maniero antaŭeniri". Do nun ni komencas kompreni kion volis diri George Soros, kiam li diris "Ukrainio estas tio, kio devus esti la Eŭropa Unio". William Engdahl pli poste en la intervjuo (post 38:40 minutoj) diris: "Aparte interese estas, ke la homoj en Vaŝintono kaj Wall Street, kaj la homoj malantaŭ ili, la homoj kiaj David Rockerfeller - se vi volas doni al ili nomon - la homoj kiaj George Soros kaj tiuspecaj homoj - la usonaj oligarkoj, kiel mi nomas ilin - kion ili kreis estas, ironie, la plej malbona koŝmaro imagebla. Brzezinsky avertis kontraŭ tion en sia libro de 1997, 'The Grand Chess Game' [La granda ŝakludo], kaj tio estas, eŭro-azia kohero inter Rusio, Ĉinio kaj ŝtatoj de Centra Azio, kiu evoluigus la plej grandan ekonomian potencialon de iamajnan. ...Mi estis releganta [hieraŭ] la belan eseon de 1904 de Halford MacKinder - la ĝerman eseon de la brita geofizika politiko - nomatan 'The Geographical Pivot of History' [La Geografia Pivoto de la Historio]. En tiu eseo, prezentita en 1904, al la Reĝa Geografia Societo, MacKinder (kiu estis geniulo imperiismema - sed ne estas demando pri tio, ke li havis genion) - li priskribis la fakton de la Trans-Siberia Fervojo transirante kaj unuigante Rusion, de la Pacifiko ĝis Moskvo. Tiu estas nur unu fervojo-linio nun, kaj do ĝi estas atakebla kiel komuniko kiu ligas la tuton de Rusio al la vastaĵo de Eŭroazio. Tamen ene de malmultaj jaroj estos fervojaj ligoj transirante la tuton de Eŭrazio, kaj unuigante tion en maniero kiun la Reĝa Mararmeo ne povos superi - kompreneble: la brita strategio regi la ondojn ['rule the waves'].


Tion mi trovis perceptema, sed William Engdahl daŭrigis (post 40:27 min): "Nu, okazis intertempe du mondomilitoj, kiuj malebligis, ke tio okazu, kaj nun kio manifestiĝas pro la malkompetenteco de la homoj en Vaŝintono, la malkompetenteco de la homoj en NATO, la malkompetenteco de la homoj en Londono, Whitehall, kaj tiel plu - oni kreas ĝuste tion, preskaŭ 110 jarojn post la fakto de la iniciata eseo de MacKinder, kaj tio metas la timon de dio en tiujn oligarkojn en la Okcidento. Ili ne scias kion fari. La sankcioj kontraŭ Rusio retropafis; ili plikunigis Cinion kaj Rusion. ... Ĉinio - mi estis en Pekino dek-du fojojn en la pasintaj ok jaroj - mi povas diri al vi, ke la ĉinaj elitoj havas neniajn iluziojn pri la dolĉaj vortoj kiuj venas de Victoria Newland, aŭ Hilary Clinton, aŭ Barack Obama".
Do kiel povis Okcidenta imperiismo fariĝi tiom malkompetenta? Mi diris jam dum iom da tempo, ke la brita progagando estas la plej bona en la mondo. Mia menso reiras al la Iraka Milito de 2003, kiam Tony Blair kaj George Bush faris malsamajn pretekstojn al siaj propraj homoj, kaj iel iliaj propraj homoj komencis paroli unu al alia. Tiel kutime malkaŝiĝas manipulemuloj. W T Stead en la 1880aj jaroj antaŭenigadis la ideon, ke la centro de la Brita Imperio - aŭ, kiel li esperis, nova demokratia federacio de ŝtatoj kun hejma regado - estu transigita de Londono al Vaŝintono. Pli-malpli tiel okazis, sed ne ĝuste tiel - Londono restis influa en financo kaj lingvo - do ni havis la du stilojn de propagando kunrulantaj: la britan daŭre ridetantan fidodonan ĉarmon, kaj la pli impetan stilon en Usono. Post tio ni havis la trian influon, la israelan lobion, kiu pli evidentiĝis en Usono, en la formo de AIPAC, kaj la pli insidan en Britio, en la formo de diversaj 'Amikaroj de Israelo' en la politikaj partioj. La israela - aŭ eble mi diru la Likuda - sinteno ŝajnas esti sinteno de aroganteco, ignorante la mondan publikan opinion, antaŭenirante senkonsidere de tio, kun la propraj planoj. Pli-malpli frue ili devas trostreĉi sin, kaj la muroj disfalos.

6. Grekio: Ĉu Troja ĉevalo?


La ĉefa temo en la intervjuo de William Engdahl estis la Greka Tragedio. La partio Syriza estis elektita al la potenco surbaze de la manifesto 'Ne plu severeco', post kiam Grekio estis la unua lando de OECD depost la 1930aj jaroj kiu estis submetita al malprospero tiom severan kian tiu en Usono en la 1930aj jaroj. Grekio estis puŝita en tion fare de la Trojka, tio estas la IMF, la Eŭropa Centra Banko, kaj EU, kiuj ĉiuj havis siajn proprajn celojn.
Ian Crane atentigis, ke la tuta ŝuldo de Grekio estas $ 407 miliardoj, dum iuj el la bankoj estis monsavitaj fare de la nacio-ŝtatoj laŭ miliardoj, "tamen kiam temas pri monsavi la bankistojn, neniu ĝeniĝas", li diris. "Ni bezonas ilin, ili plenumas esencan publikan servon, pelante nin en ŝuldo-sklavecon", diris William Engdahl. Li klarigis: "Tiu ci estas malnova rakonto, kaj oni ciam ludas la ludon sammaniere. Oni provizas iom da facila kredito, kaj ... do [homoj] profundigas en suldoj, pensante, ke la interezo-procentoj restos je 3% ... kaj tiam okazas io, kaj interezo trairas la plafonon. Estas krizo en Grekio, via hipoteko estas nepagebla ... kaj tiam via tuta havajo estas reposedata de la bankoj, ... So kiu aperas kiel la venkinto? Tion vi jus montris en tiuj savpagoj . ... kion ili faras estas krei iaspecan bankistan diktatorecon ... kaj por fariĝi certaj, ili elaĉetas la politikistojn."
Kiam malsukcesis la negocoj inter la financ-ministro de Grekio, Yanis Varoufakis, kaj la Troika [la Triopo: Eŭropa Komisiono, Eŭropa Banko, Internacia Mon-Fondaĵo], Grekio ĵetiĝis en eĉ pli grandan ŝparpolitikan krizon, kaj multaj homoj miris pri tio kio okazas. Mia propra interpreto estis, ke Varoufakis, specialisto en ekonomia ludteorio, konstatis,, ke la paroladoj nepre malsukcesos, sed ke li devis demonstri al la greka popolo la kialon de tiu malsukceso, ĉar en demokratio oni ne povas fari ion ajn se la homoj ne estas malantaŭ vi. Estis efektive nenia apetito forlasi la eŭron kaj reinstali la draĥmon. Sed mankis posta strebo por enkapigi tiun mesaĝon kaj profiti el tia sukceso en publikaj rilatoj.

Tamen William Engdahl havis alian interpreton. "Estis neniu Plano B. Estas nenia dubo en mia menso, ke li estas parto de la problemo; li estas la troja ĉevalo, kiu ŝajnigas esti maldekstra liberalulo, dum liaj konsilantoj pri la privatigo - aŭ pri la greka krizo - estas neniu alia ol la brit-franca investa banko Lazard Frères.


"Se vi povas diskrediti Siriza, igante ĝin aspekti en la okuloj de la greka popolo kaj la mondo aspekti entute nekompetentaj, Yannis Varoufakis faris mirindan laboron. Mi devas agnoski lian meriton pro tio; li faris sian laboron por tiuj uloj tre, tre fidele", li diris [21:00].
Grekio, li diris, ricevis savlinion de Putin, por greka gas-fluo, kaj negoco kun la BRIKS-banko, kiun ili ignoris. Do kio devintus esti Plano B? (26:50). Kiam Siriza elektiĝis en januaro surbaze de devizo 'Ne plu ŝparpolitiko' ĝi devintus havi preparitan Planon B, li diris. "Ili devintus esti pretaj fari la kulminan movon: preni Grekion el tiu hororaĵo nomata la eŭro, kaj trudi valutlimigojn, ŝtatigi la grandajn bankojn". Tiam li atentigis, ke la plej granda sektoro de la greka ekonomio, la ŝipkompanioj, ne pagas ajnajn impostojn al la greka registaro. [28:34] Li diris, ke Islando procesis kontraŭ siajn bankistojn kaj politikistojn, kaj enkarcerigis ilin, kaj ke nun ili konsideras starigi publikan bankon - nacian bankon en publikaj manoj, distinge de la centraj bankoj, kiuj estas en privataj manoj. Tion faris en Usono la ŝtato North Dakota, la sola ŝtato en Usono kiu ne bankrotas. La avo de William Engdahl partoprenis en la starigo de tio en 1922. "Ĉu li [Varoufakis] estos la viro kiu faros tion kio necesas en Grekio por ĉesigi tiu ĉi ŝaradon de tiu ĉi ŝuldo-detrua sklaveco, kiun trudas la bankoj kiam ajn ili povas enmeti siajn ungegojn?" li demandis. Tiam li respondis la demandon per: "Mi opinias, ke ne. Mi opinias, ke la plano estas: Grekio trairos sangan, sangan, sangan inferon. La greka popolo suferos kiel neniu povas imagi. Homoj mortos. Ili jam mortas. ... Estas neniu Plano B. Varoufakis certigis pri tio. Tio estis lia tasko".
Mallonge antaŭ tiu intervjuo, William Engdahl publikigis artikolon en la retejo New Eastern Outlook [Nova Orienta Perspektivo] titolitan 'What Stinks about Varoufakis and the Whole Greek Mess?' [Kio odoraĉas pri Varoufakis kaj la Tuta Greka Kaĉo?]
(
http://journal-neo.org/2015/07/03/what-stinks-about-varoufakis-and-the-whole-greek-mess/). Mi devas konfesi, ke la interpreto de William Engdahl estas pli konvinka ol mia.

9. Migrantoj invadas EU - do ni bombu Sirion


La tuja internacia krizo, pri kiu devas trakti Jeremy Corbyn, estas la ondo da rifuĝintoj kiu envenas Eŭropon el la ĥaoso kiun kreis NATO tra la Mez-Oriento kaj Norda Afriko. Kio perpleksigis min estis la subito per kiu tiu tuta afero ekaperis, kaj ke neniuj el la eŭropaj registaroj ŝajne tion anticipis. Tamen ili - aŭ almenaŭ iliaj militaj informservoj - devas esti sciintaj pri la skalo de la krizo de rifuĝintoj, kaj ke tio finfine superfluos en najbarajn teritoriojn. Superŝute, la homoj konstatas, ke Okcidenta interveno en tiuj landoj faris aferojn pli malbonaj, kaj multaj konstatas, ke la Okcidento malstabiligis tiujn landojn en la komenco - eĉ se multaj ankoraŭ kredas la registaran aserton, ke la enlandan militon en Sirio kaŭzis Assad, neracie encerbigante al si, ke li devas bombi la proprajn homojn. La plimulto de la homoj ŝajne kredas ankaŭ la registaran rakonton pri ISIS, ke ĝin gvidas fanatikaj islamistoj, kvankam nek la registaro nek la amaskomunikiloj ŝajne sentis ajnan bezonon prezenti ajnan pruvaĵon, kiu sugestus, ke ISIS estas io ajn alia ol fantoma armeo starigita de la Okcidento. De la komenco, ISIS ŝajnis al mi esti falsita, provizante pretekston surbaze de kiu Britio povus finfine bombi Sirion. Do divenu kio estas la solvo de David Cameron al la krizo de rifuĝintoj: bombi Sirion.
Ili provis malakrigi la publikan opinion en Britio per anonco, ke ili devis sendi flugaparaton super Sirion por mortigi du britajn civitanojn, kaj tio kaŭzis profundajn zorgojn en la amaskomikiloj. "Brita flugaparata sturmo en Sirio: Tiuj ekzekutoj estas indiko de tiraneco: La kapablo ekzekuti la proprajn civitanojn estis indiko de tirana registaro de Romo en la tagoj de la Cezaroj ĝis Moskvo dum la Granda Purigo en la 1930aj jaroj", skribis Patrick Cockburn en The Independent (
http://www.independent.co.uk/voices/comment/britains-drone-strike-in-syria-these-executions-are-a-mark-of-tyranny-10498472.html). La publiko ŝajnas kredi la registaran rakonton, sed kial ni kredu eĉ unu vorton de registaro kiu mensogas pri io tiom seriozega kiom 9-11? Mi opinias, ke tute eblas, ke tiuj britaj civitanoj laboradis por MI6 kaj tute ne estis mortigitaj. Se vi volas eksplodigi teroristajn bombojn en publikaj renkontiĝoj en Britio, ĉu vi altirus atenton al vi per iro al Sirio kaj parado en filmetoj de ISIS? Kaj se MI6 vere provus ĉesigi teroristan atakon sur brita tereno, ĉu ili ne arestus la homojn implikitajn en tiu operacio en Britio? La rifuzo de la registaro doni ajnan klarigon (http://www.independent.co.uk/news/uk/politics/jeremy-corbyn-demands-david-cameron-publishes-legal-basis-for-drone-attack-10490927.html) prave rezultas en 'konspirteorioj', aŭ por meti la aferon en rektan parolon, prave igas homojn suspektemaj. Resumraporto, 'ISIS/Daesh: the military response in Iraq and Syria' [ISIS/Daesh: la milita reago en Irako kaj Sirio], estis provizita de la biblioteko de la malsupra parlamenta ĉambro la 11an de septembro, en kiu ili raportas pri la asertoj pri la laŭleĝeco de la aeratakoj. Ili citas la ĉefministron dirantan en la malsupra ĉambro, "Unue, estas al mi klare, ke la ago kiun ni faris estis entute laŭleĝa. La 'Attorney General' [registara jura konsilisto en la kabineto] estis konsultita, kaj estis al li klare, ke estus jura bazo por agado en internacia juro" (http://researchbriefings.parliament.uk/ResearchBriefing/Summary/SN06995#fullreport). Tamen antaŭa diplomato kaj malmaskinto Craig Murrey skribis: "Ekskluziva: Mi povas malkaŝi la juran konsilon pri flugaparataj atakoj, kaj kiel funkcias la Establaĵo" (https://www.craigmurray.org.uk/archives/2015/09/exclusive-i-can-reveal-the-legal-advice-on-drone-strikes-and-how-the-establishment-works/). Li skribis, ke la scio de la Attorney General pri publika internacia juro estas esence nula, kaj ke ĉiuokaze, oni ignoras la skotan juron. "Do la rolo de Jeremy Wright estas kiel neniulo. Li plenumas ŝaradon", li skribis. En la kazo de la Iraka Milito, la decido estis skribita por la tiutempa Attorney General, kaj tiam ili turnis sin al la plejŝatata juristo de Benjamin Netanyah, Daniel Bethlehem, por tion pravigi.
Do ĉu la nuna krizo de rifuĝantoj leviĝis ĉar registaroj turnis blindan okulon al ĝi, aŭ ĉu estis malantaŭ ĝi io pli malbonaŭgura? La kaŭzo kaj la efiko estas tiom evidentaj, ke oni devas suspekti la plej lastan. Ni kreis inferon tra la Mez-Oriento kaj Norda Afriko, kaj tio kreis amasan krizon de rifuĝantoj, kiu nun superfluas en Eŭropon, kaj malstabiligas multon de Okcidenta Eŭropo. Ni invadis ilin per iuj el la plej teruraj armiloj iam ajn konataj al la homaro - eventuale inkluzive de nukleaj (Jes - rigardu la bomboeksplodon kiu okazis apud Sana'a la 29an de majo: Pravda: 'Nuklea atako trafas Jemenon' (
http://english.pravda.ru/news/hotspots/29-05-2015/130785-nuclear-0/)). Nun ni mem estas invadataj de nearmitaj armeoj da sendefendaj rifuĝintoj. Tio nun malstabiligas EU.
La unuan de septembro la irana novaĵagentejo FARS News publikigis intervjuon, en la persa (
http://www.farsnews.com/newstext.php?nn=139406240011530), kun Andrew Korybko, politika analizisto en Rusio, kiu specialiĝas pri rusaj aferoj kaj geopolitiko, specife pri la usona strategio en Eŭrazio (http://sputniknews.com/authors/andrew_korybko/). Anglalingvan version publikigis Oriental Review [Orienta Revuo]. Ĝi titoliĝis 'US seek to control the EU elites via refugee crisis' [Usono provas regi la EU-elitojn per krizo de rifuĝantoj]
(
http://orientalreview.org/2015/09/16/us-seek-to-control-the-eu-elites-via-refugee-crisis/). Li diras, ke estas klare, ke la rifuĝantoj estas politike uzataj, kaj, en iuj kazoj, uzataj kiel armiloj. Li aludas al la "anticipa konstruo de rifuĝejaj rimedoj en Turkio antaŭ la Milito kontraŭ Sirio", kaj li diras, "Ankara fine decidis permesi al la rifuĝintoj forlasi la rifuĝejojn en kiuj ili estis perforte tenataj, tiel fabrikante la lastatempan ondon de migrantoj, pro kialoj ankraŭ klarigendaj".
Andrew Korybko ĉerpas el interesa analizo en The Saker por tiu informo. Ĝi titoliĝas 'Je suis Alyan?' (
http://thesaker.is/je-suis-alyan/). La aŭtoroj, Ghassan kaj Intibah Kadi, komparas la amaskomunikilan furoron pri unu kompatinda infaneto akvopelita sur la marbordon de Turkio, kun tiu pri la afero 'Je Suis Charlie'. Tiam ili diras: "La ege dubinda brita bonfara organizaĵo 'Hand in Hand for Syria' [Man-en-mane por Sirio], kiu estas parto de la fia reto kontraŭ Sirio, ricevas financojn kolektitan en la nomo de la droninta infaneto. 'Hand in Hand for Syria' havas historion de fabrikado de pruvaĵoj. Kune kun la BBC-programo Panorama ili surscenigis fikcian Holivud-stilan produktaĵon 'Saving Syria's Children' [Savante la Infanojn de Sirio], kiu estis kunĵetita por influi la britan parlamenton en 2013 voĉdoni por invadi Sirion". Iuj legantoj eble memoras la analizon faritan tiutempe: 'Fabrikado en la BBC-programo 'Saving Syria's Children'' (https://bbcpanoramasavingsyriaschildren.wordpress.com/). "Do la demando estas jena", demandas Ghassan kaj Intibah Kadi, "de kie venas tiuj lastatempaj rifuĝintoj? Se ili ja fuĝas de Sirio nun, kiun parton de Sirio ili forlasas, kaj pro kiu kialo? Kaj laste, sed ne malplej grave, kiel ili sukcesis surboatiĝi por eliri el Sirio survoje al Eŭropo?". Li inferencas, ke ili estis en rifuĝejoj en Turkio dum iom da tempo, ne permesataj forlasi. "Kial la rifuĝintoj estis subite permesitaj forlasi siajn rifuĝejojn? Se tiel estas, ĉu estas io malbonintenca pri tiu tempodecido?", ili demandas.
Ili atentigas, ke la plimulto el ili ŝajnas esti unuopuloj en batalkapabla aĝo, kaj ke grandega procento de la ekster-siriaj rifuĝintoj estas efektive subtenantoj de la kontraŭregistaraj fortoj.
Andrew Korybko, en sia intervjuo kun FARS News, plue atentigas: "Ni ankaŭ ne forges, ke tiuj individuoj devas pagi ege grandajn monsumojn al hom-kontrabandistoj por boati al Grekio, do la supozo, ke ili estas la plej krizstataj el la krizstataj simple ne estas la vero por la plejmulto. Kaj, konsiderante, ke ili estis kaptitaj en la turkaj 'rifugejoj' dum la pasintaj du jaroj, estas demandeble, kiel ili ricevis la monon, ...".

Devas esti pli pri la inundo de rifuĝintoj ol nur pri la turka rifuĝejo, ĉar multaj rifuĝintoj ne estis siriaj, kaj la krizo ekis per la migrado el norda Afriko. Ĉeflinioj aperis la 18an de septembro, kiaj tiu en Daily Mail, 'Four out of five migrants are NOT from Syria: EU figures expose the 'lie' that the majority of refugees are fleeing war zone' [Kvar el kvin migrantoj NE estas el Sirio: EU-ciferoj malkaŝas la "mensogon" ke la plimlto de rifuĝintoj fuĝas militzonon'] (http://www.dailymail.co.uk/news/article-3240010/Number-refugees-arriving-Europe-soars-85-year-just-one-five-war-torn-Syria.html). Tiuj estas bazitaj sur statistikoj por aprilo, majo kaj junio, sed la vera ondo venis post tiam, kaj la instancoj ne kapablis eĉ registri la unuopajn kazojn. Tamen estas ja io malĝusta.


Do se tiu estas fabrikita krizo, kio povus esti la motivoj? La efekto estos malstabiligi Okcidentan Eŭropon, kaj eble provizi kaŝan armeon por forsendi por plue malstabiligi la Mez-Orienton kaj Nord-Afrikon. La afero povus ankaŭ provizi homforton por novstila Operacio Gladio. Eksa Eŭropa parlamentano Richard Cottrell, aŭtoro de
'Gladio: NATO's Dagger at the Heart of Europe - The Pentagon-Mafia-Nazi Terror Axis' [Gladio: La ponardo de NATO ĉe la koro de Eŭropo - la pentagon-mafia-nazia teror-akso] (
http://www.progressivepress.com/book-listing/gladio-natos-dagger-heart-europe), konstante provas averti homojn pri la danĝero de novstila Operacio Gladio, kaj estis intervjuita en la 'konspir-serio' de la brita televidkanalo Channel 5, Serio 1, Epizodo 3 'The Cold War Files' [La dosieroj pri la Malvarma Milito] la 26an de junio (http://www.channel5.com/shows/conspiracy/episodes/cold-war).
Mi opinias, ke homoj rimarkis korelacion inter naturaj riĉaĵoj - en tiu ĉi epoko tio signifas ĉefe oleo kaj gaso - kaj malstabiligo. La 16an de marto, 2013, William Engdahl aperis en programero de La Jazeera, en kiu oni raportis, ke estis grandskalaj trovoj de oleo kaj gaso en la orienta Mediteraneo, kio estas lud-ŝanĝa eltrovaĵo rilate al geopolitiko. Grekio povus el tio profiti, sed estas iuj investitaj interesoj kies homoj ne ŝajnas deziri, ke tio okazu, li diris. La resumo de YouTube asertas: "Kaj kiu alia provas meti siajn manojn sur la energi-trezormonton? Iuj spertuloj diras, ke la lastatempaj eltrovoj de oleo kaj gaso en la Egea Maro povus transformi la tutan regionon en 'Novan Golfon'. Sed kie estas oleo, tie kutime estas iaspeca konflikto" (
https://www.youtube.com/watch?t=145&v=ONEMfv24QrA).

Alia maltrankviliga faktoro estas, ke vaste aperis raportoj en la tradiciaj amaskomunikiloj, ke laŭ raporto de la sesa de julio de Konferenco pri Komerco kaj Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj, Gazao povus post kvin jaroj esti neloĝebla (http://unctad.org/en/PublicationsLibrary/tdb62d3_en.pdf ). La raporto ne uzis ĝuste tiujn vortojn, sed ĝi aludis al antaŭa raporto de 2012, kiu konkludis, ke por ke Gazao estu loĝebla en 2020 necesos, ke "herkulaj streboj" estu akcelitaj en sektoroj kiaj sano, eduko, energio, akvo kaj publikaj sanservoj". La lastatempa raporto asertas: "Tamen anstataŭ tiaj streboj, la tragedio en Gazao malboniĝis, kaj ĝian malevoluigon akcelis la detruo en 2014". Do, ĉu Sirio kaj aliaj Mez-Orientaj landoj iras laŭ la sama vojo. Kaj ĉu tio estas la plano? Ĉu tiu estas ankaŭ la plano por tio kion iuj povus nomi 'Granda Israelo' (aŭ: Eretz Yisrael Hashlemah) (https://en.wikipedia.org/wiki/Greater_Israel)?

10. Finfine: rekta parolado pri 9-11

Kun la elektiĝo de Jeremy Corbyn, la paradigmo dekstra-maldekstra disrompiĝas, favore al rekta parolado kontraŭ trompemo. Almenaŭ, rektaj parolantoj estas persvadeblaj. Neniu parlamentano rekte defiis al la registaro rilate al 9-11 depost kiam Michael Meacher provis antaŭ pluraj jaroj, kaj retiris la elmontron de filmo pri 9-11 en unu el la komitatĉambroj de la parlamento. Sed Jeremy Corbyn iris al la limo, implicante, ke la 9-11-militoj estis entreprenitaj surbaze de falsaj pretekstoj. En sia retejo li skribis: "Mi ĉiam kampanjis kontraŭ nov-koloniajn militojn, en kiuj oni batalas por riĉaĵoj pretekstante, ke oni batalas por homaj rajtoj. Ni bezonas komprenon de nia pasinteco kaj de nia rolo en la kreo de hodiaŭaj konfliktoj, ĉu temas pri la Interkonsento Sykes-Picot aŭ niaj intervenoj en la Mez-Oriento post 9-11". Mi opinias, ke estas kreskanta emo por rekta parolado pri tiu ĉi afero.



La 15an de junio la konservativa ĵurnalo Daily Telegraph publikigis blogon 'Eble la konspirteoriistoj de la mondo pravis dum la tuta tempo', subtitolitan 'Ni kutimis moki la konspirteoriistojn, sed de FIFA ĝis la bankadaj skandaloj kaj la Iraka Milito, ŝajnas, ke ili tamen eble sekvas ian veran spuron, diras Alex Proud' (
http://www.telegraph.co.uk/men/thinking-man/11671617/Perhaps-the-worlds-conspiracy-theorists-have-been-right-all-along.html). La blogo koncedas multon al la 'konspirteoriistoj', sed, mirige, ne mencias 9-11. Legu inter la linioj.
Tiam, la 11an de septembro, la International Business Times [Tempoj de la Internacia Komerco] publikigis '9/11 Conspiracy Theories: Inside The Lonely Lives Of Truthers, Still Looking For Their Big Break' [Konspirteorioj pri 9-11: Ene de la solecaj vivoj de la Veristoj, ankoraŭ serĉante sian Grandan Trarompon] (
http://www.ibtimes.com/911-conspiracy-theories-inside-lonely-lives-truthers-still-looking-their-big-break-2091474). Tiu estis multe pli pozitiva artikolo, kiu diris, "Dek kvar jarojn post 9-11, 'Truthers' [Veristoj], kiel oni misfamige etikedis ilin depost 2001, ne foriris. Iliaj konspirteorioj povas esti retrospuritaj ĝis la unuaj monatoj post la atako, multobliĝante tra la Interreto per mesaĝtabuloj, artikoloj, kaj, fine, hejmfaritaj dokumentadaj filmoj kiaj la malalt-buĝeta kulta furoro 'Loose Change' [Libera Ŝanĝo], kiu amasigis 10 milionojn da vidoj kaj superis en Google Video en 2006, kio estis elstara atingo en la antaŭ-YouTuba-a epoko. Organizaĵoj kiaj 911trth.org kaj Arĥitektoj kaj Inĝenieroj por 9-11-Vero aperis, kunigante samideanajn skeptikulojn pri la oficiala rakonto, ke 19 islamaj ekstremistoj akaparis kvar komercajn flugmaŝinojn kaj entreprenis la plej ruinigan teroristan atakon en la usona historio". Ili raportis pri opinisondoj, kaj pri steluloj. Pri la aktuala gvidanta respublikana kandidato por la venonta usona prezidanta nacia baloto, Donald Trump, ili diras: "Laŭ [Richard] Gage, Trump estas la sola prezidenta kandidato aŭ eminenta publika figuro, kiu skribis al la verista grupo individuan leteron, post kiam estis sendita al li ilia DVD kaj literaturo. La kampanjo de Trump, laŭ Gage, dankis al la membroj de Arĥitektoj kaj Inĝenieroj por 9-11-Vero pro ilia "daŭra subteno". "Dankon pro via libro kaj la DVD-oj" tekstis la retletero, kiun Gage plusendis al mi. "Niaj konsilistoj esploros pri la asertoj faritaj de la arĥitektoj kaj inĝenieroj pli profunde kaj tiel atingos la proprajn konkludojn".
Nun, tio estas interesa, ĉar Examiner.com raportis: '9/11 Truther stumps Donald Trump during campaign event', [9-11-Veristo faligas Donald Trump dum kampanjo-vento], dirante: "Rick Shaddock estas aktivulo por 9-11-Vero, kaj la kunfondinto de 'Association of Nine Eleven Truth Activists' [Asocio de Naŭ-Unu-Unu-Vero-Aktivuloj]. Post kiam Shaddock povis gajni aliron al la ĵurnalista ĉambro, li demandis al Trump demandon, kiu lasis la miliardulon konfuzita kaj senvorta. 'Kiel konstruinto de multaj nubskrapiloj, vi scias, ke ili estas konstruitaj por esti fortikaj', demandis Shaddock al Trump, antaŭ ol diri, 'Multaj homoj demandis, kiel tiuj turoj venis malsupren'. 'La Monda Komerca Centro?', respondis Trump kun konfuzo. Post kiam Shaddock respondis simple per 'Jes', Trump rulis siajn okulojn, kaj demandis, 'Ĉu tiu ulo estas iaspeca konspirulo?'" (
http://www.examiner.com/article/9-11-truther-heckles-donald-trump-during-campaign-event). Rick Shaddock raportis pri tio en sia retejo (http://www.aneta.org/PoliticalAction/28pages/trumpiowa/index.htm) kun filmeto de la evento (https://www.youtube.com/watch?v=cpXVA-36jlc - Demandoj pri 9-11 estas 25:00 kaj 41:00 minutojn de la komenco). Tiuj homoj scias private, kion ili ne volas publike agnoski.
Intertempe, Arĥitektoj kaj Inĝenieroj por 9-11-Vero publikigis libreton 'Beyond Misinformation: What Science Says about the Destruction of World Trade Center Buildings 1, 2 and 7' [Preter Misinformado: kion diras la scienco pri la detruo de Konstruaĵoj 1, 2 kaj 7 de la Monda Komerca Centro] (
http://www.beyondmisinformation.org/). En antaŭa retcirkulaĵo, ili skribis: "Post kiam ĝi estos malvualita, tiu ĉi aŭtoritata gvidilo - planita por kunigi la plej konvinkajn pruvaĵojn en unu facile legeblan, profesie produktitan dokumenton por nefakuloj kaj teĥikaj legantoj egale - estos konstante havebla kiel unu el la ĉefaj informfontoj de AE911Truth. Kaj tio estas nur la komenco! Por plej bone profiti el tiu ĉi potenca edukilo, ni retpoŝte sendos ĝin rekte al 20 000 arĥitektoj kaj inĝenieroj tra la lando - inkluzive de 250 dungitoj, kontraktitoj, kaj kontribuintoj kiuj laboris pri la raportoj pri la MKC de NIST kaj FEMA; la landa kaj lokaj gvidantaro de pluraj institucioj, kiel la Usona Instituto de Arĥitektoj (AIA) kaj la Usona Societo de Civilaj Inĝenieroj (ASCE)' kaj miloj da arĥitektaj kaj inĝenieraj profesoroj kaj industri-gvidantoj".

Antaŭ ol mi iris al la Esperanto-Kongreso en Lille (http://www.lve-esperanto.org/lille2015/), mi presigs mil ekzemplerojn de la flugfolioj de Arĥtektoj kaj Inĝenieroj por 9-11-Vero en Esperanto, kaj kunprenis du trionojn kun mi (https://www.dropbox.com/sh/o3hrpfopzp5qm6r/AACMCNgOgcF-kn1f3HbheeGta/2015%20Europe%20Street%20Brochures/A4%202015%20Esperanto%20Street%20Brochure%20.pdf?dl=0). Mi disdonis ĉiujn el ili al kongresanoj dum la semajno. Homoj vere interesiĝis. Multaj faris demandojn aŭ esprimis vidpunkton, kaj de tempo al tempo homoj eĉ enviciĝis por preni flugfolion. Mi faris kvin-minutan paroladono en unu kunveno. Mi ĉefe okupiĝis ekster la formalaj kunvenoj, parolante al ordinaruloj, ĉu pri 9-11 aŭ pri miaj esploroj pri la malkresko de la Esperanto-movado. Dum la tuta semajno, inter 2700 homoj el 82 landoj, nur unu persono nomis min 'konspirteoriisto'. Mi ŝajne estis reakceptita inter tiuj kiujn mi renkontis el la 69 britaj partoprenantoj. Pli-malpli frue la veziko eksplodos.


11.
Perceptoj pri la Irako de Saddam
Mi distribuis ankaŭ iujn flugfoliojn pri nova libro, pri kiu mi laboradis kun amiko kaj kolego, la forpasinta Hussain al-Amily, kaj faris duonhoran prelegon pri ĝi en la malataŭo de la libroservo. Ĝi nomiĝas 'A Prisoners' Diary: Insights into Saddam's Iraq' [Taglibro de Malliberulo: Perceptoj pri la Irako de Saddam], kaj ĝi estas anglalingva versio de lia origina libro 'Taglibro de Malliberulo' (
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8779). Lau la dorsa kovrajo: "Tiu ci estas mia dumonata 'seminario' ene de malliberejo ... ekvidoj de interne de fia regimo subtenata de fiaj potencoj ... En malliberejo oni povas havi pli bonan vidon de tio kio okazas ekstere en libero'. Rakonto riĉa en ironioj kaj kameoj de kamaradoj en ekskluziva klubo malantaŭ kradstangoj. Malgraŭ esti enkarcerigita kaj ekziligita de sia hejmlando pro neniu kialo - lia sola misfaro estis intereso pri Esperanto - Hussain al-Amily estis neniu subtenanto de la milito kontraŭ Saddam Hussain. Tute ne. Li kaj redaktoro Ian Fantom estas fidelaj defendantoj de paco por la Mez-Oriento".
Mi skribis en mia flugfolio: "Hussain al-Amily provis persvadi sian najbaron pri la valoro de Esperanto; poste aperis en nacia gazeto granda artikolo en du partoj titolita 'Esperanto estas la kaŝita vizaĝo de Cionismo'. Tiu najbaro estis Tariq Aziz, kiu poste fariĝis eksterlanda ministro de Irako. Kontraŭ lia domo, aliflanke de la rivero Tigris estis la palaco de Saddam Hussain.". Tamen kiam poste mi aŭdis pri la morto de Tariq Azis en malliberejo, mi sentis, ke maljustaĵo estis farita. Mia kolego James Thring, kiu ĉeestas la kunvenojn de Keep Talking, diris al mi pri sia traktado kun Tariq Aziz en provado eviti la militon de 2003 por sia grupo 'Ministrejo de Paco'. Mi opinias, ke la novaĵprezentisto de la televidkanalo Channel 4, Jon Snow, bone koncizigis la aferon en Twitter-pepaĵo: "Antaŭa iraka eksterlanda ministro Tariq Aziz mortis en malliberejo: afabla homo en fia situacio - ne plibonigita per la 'Shock and Awe' [Ŝoko kaj Teroro] de Bush/Blair - 4:34 PTM - 5 Jun 2015 · Enfield, London, Britio (
https://twitter.com/jonsnowC4/status/606846581552390144?ref_src=twsrc^tfw). Du minutojn poste li tviteris: "Mi okupiĝis dum iom da tempo kun Tariq Aziz, intervjuis lin ofte.. Estante kristano - ili ne mortigis lin, ili simple lasis al li putri ĝismorte en malliberejo". Li estis kompreneble vaste kondamnita pro tiuj komentoj, sed li diris al The Independent: "Mi povas diri nur, ke mi intervjuis lin kaj ekkonis lin sufiĉe bone. Mi opinias, ke li estis farita la kulpoportanto de la Okcidento. Estis antaŭ longa tempo. Li estis dum longa tempo en malliberejo. Estis multaj homoj kiuj devintus eniri malliberejon en tiu regimo. Li estis unu el la solaj kiuj estis elelektitaj. ... Estas absolute tragedia kaĉo, en kiu ĉiuj kondutis malbone. Kio estis la ideo eniri por disrompi tiun lokon? Tio signifis, ke kristanoj ne povis resti. Ĝi signifis, ke judoj ne povis resti. Li estis elelektita ĉar li estis kristano. Estas entute tikla afero - tiom komplika" (http://www.independent.co.uk/news/people/channel-4s-jon-snow-attacked-for-calling-iraq-foreign-minister-tariq-aziz-a-nice-guy-10301432.html)
Hussain al-Amily estis pardonema homtipo, kiu konservis sian senton de humuro kaj ironio. Li evidentigis nenian amaron al siaj antaŭaj malliberigintoj. Mi ege ŝatus povi meti tiujn aferojn al li nun, sed bedaŭrinde li mortis la 28an de decembro pasintjare. Hussain estis unu el la malmultaj islamanoj kiuj partoprenadis en la vermomovado 9-11 - aliaj restis for pro timo de viktimiĝo. Li regule partoprenis en niaj kunvenoj de Keep Talking, ĝis lia sano malprosperis. Li petis al mi ne nur korekti lian anglalingvaĵon, kaj redakti la libron, sed ankaŭ mem kontribui materialon, tiel ke tiu ĉi libro estas signife ampleksigita versio de la origina, kun Antaŭparolo kaj Epilogo 'Saddam kaj la Okcidento', kiujn mi kontribuis, kun Apendaĵoj pri la Deklaro Balfour, letero de Judoj por Justo por Palestinanoj al la brita eksterlanda ministro, kaj teksto pri Krizo-Iniciatado. Hussain aldonis Suplementon de 33 paĝoj pri sia kampanjado kontraŭ la militon. La libro celas homojn kiuj alie oni ne supozus kontroli alternativajn novaĵojn, sed kiuj interesiĝus pri internaciaj aferoj, kaj kies okuloj eble estos malfermitaj per tia aliro. La nuna eldono estas eldono 'En Memoro', kaj haveblas de Progressive Press (
http://www.progressivepress.com/book-listing/prisoners-diary) aŭ de Universala Esperanto-Asocio (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5297).
Salutas Ian
Keep Talking
ian@fantom.org.uk
ian@keeptalking.info
http://berkshire911truth.blogspot.com/ (novaĵletera arĥivo)



  • Download 5,14 Mb.

    Do'stlaringiz bilan baham:
  • 1   2   3   4   5   6   7   8   9   10




    Ma'lumotlar bazasi mualliflik huquqi bilan himoyalangan ©hozir.org 2024
    ma'muriyatiga murojaat qiling

    kiriting | ro'yxatdan o'tish
        Bosh sahifa
    юртда тантана
    Боғда битган
    Бугун юртда
    Эшитганлар жилманглар
    Эшитмадим деманглар
    битган бодомлар
    Yangiariq tumani
    qitish marakazi
    Raqamli texnologiyalar
    ilishida muhokamadan
    tasdiqqa tavsiya
    tavsiya etilgan
    iqtisodiyot kafedrasi
    steiermarkischen landesregierung
    asarlaringizni yuboring
    o'zingizning asarlaringizni
    Iltimos faqat
    faqat o'zingizning
    steierm rkischen
    landesregierung fachabteilung
    rkischen landesregierung
    hamshira loyihasi
    loyihasi mavsum
    faolyatining oqibatlari
    asosiy adabiyotlar
    fakulteti ahborot
    ahborot havfsizligi
    havfsizligi kafedrasi
    fanidan bo’yicha
    fakulteti iqtisodiyot
    boshqaruv fakulteti
    chiqarishda boshqaruv
    ishlab chiqarishda
    iqtisodiyot fakultet
    multiservis tarmoqlari
    fanidan asosiy
    Uzbek fanidan
    mavzulari potok
    asosidagi multiservis
    'aliyyil a'ziym
    billahil 'aliyyil
    illaa billahil
    quvvata illaa
    falah' deganida
    Kompyuter savodxonligi
    bo’yicha mustaqil
    'alal falah'
    Hayya 'alal
    'alas soloh
    Hayya 'alas
    mavsum boyicha


    yuklab olish